POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN
poŝtkesto 30. 75-016 KOSZALIN-1. POLLANDO
poŝtelefono: +48/ 503-417-825 emailo: barslavo@poczta.onet.pl
ELEKTITAJ PROVERBOJ EL „PROVERBARO ESPERANTA” PRILABORITA DE NIA MAJSTRO LUDOVIKO ZAMENHOF
La libro enhavas 2630 proverbojn, kiuj resumas la saĝon de ĉiu popolo kaj ludas ankaŭ gravan rolon en nia vivo. En la formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popola saĝeco. Per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de nia bela lingvo ESPERANTO.
Amiko fidela estas trezoro plej bela.

Amo estas forta, sed mono pli forta.

Amo faras ion, kaj mono ĉion.

Belecon taksas ne okulo, sed koro.

Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas.

Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.

Ĉio havas finon.

Ĉiu komenco estas malfacila.

Ĉiu medalo du flankojn posedas.

Homo lernas la tutan vivon.

Homo senpeka neniam ekzistas.

Kia ago, tia pago. Kia vivo tia morto.

Kiom da kapoj, tiom da opinioj.

Kiu demandas, tiu ne eraras.

Kiu ne petas, tiu ne ricevas.

Kiu multe parolas, ne multe faras.

Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.

Kun kiu vi festas, tia vi estas.

Kutimo estas nia dua naturo.

Lernado sen fruktoj ne estas.

Laŭdu tagon nur vespere.

Ne ĉio brilanta estas diamanto.

Ne diru „hop“ antaŭ la salto.

Ne ekzistas regulo sen escepto.

Ne elvoku lupon el la arbaro.

Neniu sanktulo estas sen makulo.

Ne sanktuloj potojn faras.

Vivu mizere, sed vivu libere!

Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu.

Virina rideto pli kaptas ol reto.

Virino kolera pli ol hundo danĝera.

Unueco donas fortecon.

Zorgu pri vi, kaj nenion pli.

Venas profito-venas merito.

Volu-ne volu, elekto ne ekzistas.

Vesto homon prezentas.

Aĝo tro matura ne estas plezura.

Ne venos mont’ al monto, sed homo homon renkontos.

Okazo faras ŝteliston. Fiŝo volas naĝi.

Ovo kokinon ne instruas.

Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.

Per vorto ĝentila ĉio estas facila.

Plej bone ridas, kiu laste ridas.

Pli bona estas io, ol nenio.

Pli bone malfrue, ol neniam.

Pli bone ne fari, ol erari.

Pli da mono, pli da zorgo.

Pli facile estas regi ol agi.

Ripetado estas plej bona lernado.

Rido matene-ploro vespere.

ROMO estas tie, kie estas la PAPO.

Sata malsatan ne povas kompreni.

Se ne estus „SE” kaj „TAMEN”, mi al ĉio dirus AMEN.

Se amas Dio, prosperas ĉio.

Singardeman Dio gardas.

Se okulo ne vidas, koro ne avidas.

Silento estas konsento.

Tablo kovrita faras amikojn.

Tempo venos, zorgon prenos.

Taksi la sanon ni lernas en malsano.

Timo havas grandajn okulojn.

Temp’ estas valoro, simile al oro.

Tro da libero kondukas al mizero.

Tute libera, kiel birdo aera.

Unu hirundo printempon ne alportas.

Urtikon frosto ne difektas.

Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas.

Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos.

Sen laboro ne venas oro.

Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.

reveno al ĉefa paĝo