POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN
poŝtkesto 30. 75-016 KOSZALIN-1. POLLANDO
poŝtelefono: +48/ 503-417-825 emailo: barslavo@poczta.onet.pl
ESPERANTO, lingvo de amikeco kaj interkompreniĝo, vekas novajn esperojn en pligrandiĝanta Eŭropa Unio.
Kiel organizinto de E-Filio en Koszalin, en la 1959 jaro, mi strebis ĉiam al internaciaj kontaktoj, por praktike uzadi la facilan lingvon ESPERANTO. Miaj amikaj kontaktoj kun Werner Pfennig el Neubrandenburg komenciĝis jam en la 1970 jaro. La 8-an de oktobro 1971 j. Werner Pfennig, akompanata de du same simpatiaj gesamideanoj, venis unuafoje al KOSZALIN, por fari la kuraĝajn paŝojn en la kunlaborado de esperantistoj el du ĝemelaj urboj: Neubrandenburg kaj Koszalin.
Fakte de tiu amika vizito datumas niaj leterkontaktoj en la lingvo internacia, interŝanĝo de esperantaĵoj kaj ambaŭflankaj vizitoj, oficialaj kaj neoficialaj.
Germanaj kaj polaj esperantistoj, loĝantaj ambaŭflanke de la rivero Odero, renkontiĝadas preskaŭ ĉiujare, partoprenante diversajn aranĝojn kaj solenaĵojn, por tiamaniere kontribui al konstruado de vera amika ponto inter loĝantaro de Pomerio.
Krom la ĝisnunaj oficialaj vizitoj estis nekalkuleblaj privataj vizitoj, kiuj donis al ni la okazon pli bone ekkoni unu la alian kaj pridiskuti diversajn, interesajn temojn.
Sincereco en ĉiuj interparoloj, ambaŭflanka respekto kaj simpatio, bona kono de niaj historioj kaj lingva samrajteco decidis pri konstanta profundigado de niaj amikaj sentoj. Multaj koŝalinaj esperantistoj, danke al Werner Pfennig, vizitis la germanan parton de Pomerio, ripozadis alfreske dum SEFT-aranĝoj, partoprenis ĉiujare semajnfinajn Esperantajn Seminariojn ktp. Trarigardante diversajn dokumentojn oni povas facile konstati, ke niaj amikaj kontaktoj estis en sia apogeo en la 70-aj jaroj, iome maloftiĝis en la 80-aj jaroj (pro la milita stato en Pollando) kaj mallongdaŭre stagnis komence de la 90-aj jaroj, rezulte de politikaj, ekonomiaj kaj sociaj transformiĝoj en ĉiuj ekssocialismaj landoj.
Mi vere kontentas, ke niaj amikaj kontaktoj plivigliĝis en la lastaj dekkelkaj jaroj, ke meklenburgiaj esperantistoj partoprenas multnombre niajn esperantajn aranĝojn en Koszalin kaj en MIELNO, ke germanaj esperantistoj kontribuas per interesaj prelegoj kaj videofilmoj al pliriĉigo de niaj ĈEP-programoj. En la ORA LIBRO de Ĉebaltaj Esperantistaj Printempoj videblas koncizaj informoj kaj fotoj de pluraj germanaj geamikoj, kiuj jam multfoje prelegis dum ĈEP-aranĝoj, ekzemple: D-ro Werner Borman, Werner Pfennig, Gunter Ebert kaj aliaj.
Al realigo de ĈEP-programo kontribuis ankaŭ multfoje Christel KRAUS, Eva kaj Wolfgang Löbel, Wolf Krüger.
Specialan atenton mereitas Werner Pfennig pro lia longdaŭra kaj senlaca aktivado sur la kampo de E-movado, pro lia inspirado al novaj formoj de amika kunlaborado, pro la vasta popularigado de Esperanto en Meklenburgio kaj en la tuta Germanio. Danke al lia iniciato okazis jam 5 Pomeriaj Esperanto-Renkontoj, kiujn partoprenis germanaj kaj polaj esperantistoj , loĝantoj de POMERIO. Ĉi-jare okazos la 6-a Pomeria Esperanto – Renkonto, do ni povas jam forte akcenti, ke POMERIO fariĝas vera ponto inter germanoj kaj poloj, ke niaj amikaj sentoj profundiĝadas de jaro al jaro,
ke pola-germana amikeco sur esperanta fundamento estas konstante flegata de ni per diversaj kontaktoj, ke reciproka gastigado, individuaj simpatioj kaj la lingva samrajteco decidas grandparte pri tio, kion ni sukcesis jam atingi. Ĉiu el ni bonege scias, ke inter niaj popoloj estas diferencoj de tradicio, religio, kulturo, vivkoncepto ktp., sed ni perfekte scipovas toleri naciajn tradiciojn.
Esperantistoj ofte substrekas, ke tolero ne eblas sen bona kompreno, kaj bona kompreno ne eblas sen nia neutrala, komuna lingvo ESPERANTO.
Mi pensas, ke oni povas krei nuntempe fortan eŭropan Esperantan komunumon, bone prizorgitan, kiu scipovus disvolviĝadi danke al modernaj metodoj kaj teknikoj, kiu havus ion valoran por oferi al la mondo, kiu havus sian konstantan lokon en politiko, ekonomio, kulturo, religio kaj en multaj aliaj viv-sferoj.
Mi havas esperon, ke Esperanto, kiel facila kaj neŭtrala lingvo internacia, havas ŝancon atingi deziratan venkon pri kiu klare parolis kaj skribis Ludoviko Zamenhof. En sia ĉefverko “La esenco kaj estonteco de la ideo de la lingvo internacia” li skribis:

1. La enkonduko de la internacia lingvo alportus al homaro grandan utilon.

2. La enkonduko de la internacia lingvo pli aŭ malpli frue, nepre kaj sendube efektiviĝos.

3. Kiel internacia, neniam estos elektita ia alia lingvo, krom artefarita.

4. Kiel internacia, neniam estos elektita ia alia lingvo, krom Esperanto.

KION NI DEVAS FARI NUNTEMPE? NI DEVAS DIVERSMANIERE POPULARIGI ESPERANTON KAJ KONVINKI POLITIKE INFLUAJN HOMOJN PRI ĜIA VALORO. NI KUNE KAJ SENLACE AGU POR ESPERANTO FARIĜU LABORLINGVO EN EŬROPA UNIO.
reveno al ĉefa paĝo