POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN
poŝtkesto 30. 75-016 KOSZALIN-1. POLLANDO
poŝtelefono: +48/ 503-417-825 emailo: barslavo@poczta.onet.pl
LA 32-a ĈEBALTA ESPERANTISTA PRINTEMPO

Pola Esperanto-Asocio Filio en KOSZALIN organizas en la tagoj 15-23 de junio 2010 jaro la 32an ĈEBALTAN ESPERANTISTAN PRINTEMPON kun riĉa kaj varia E-PROGRAMO. Tiu ĉi internacia E-aranĝo okazos denove en la atrakcia ripozloko MIELNO, pitoreske situanta inter la BALTA MARO kaj Jamno – lago, 12 km nordokcidente de la distrikta kaj vizitinda urbo KOSZALIN.
Pri atrakcio de MIELNO decidas ĉefe la naturaj valoroj: sabloriĉa strando kun altiĝantaj dunoj, verda strio de pinarbaro, granda lago kaj saniga mikroklimato kun aero saturita de jodo. Ne mankas en Mielno distraĵoj, oni povas tie agrable sin amuzi.

En la programo de la 32a ĈEP troviĝos: interesaj prelegoj kun videofilmoj, prezentado de interesaj fotoj, lingvoperfektigado por komencantoj kaj progresintoj, ĉiutaga kantado, dancado, skeĉoprezentado, libera tribuno de gastoj kaj promenado laŭlonge de la marbordo. Okazos ankaŭ du busaj ekskursoj al vizitindaj urboj.

Antaŭtagmeze ĉiu havos sufiĉe da tempo por regeneri sian sanon dum aktiva ripozado: promenado, biciklado, naĝado, sunumado. Oni povas ankaŭ sunumi sur la proksima naturista strando, kreanta veran paradizon por naturamantoj. En Mielno eblas naĝi en kvar tegitaj naĝejoj kun varmigata marakvo, sed tiu plezuro estas aparte pagenda. Ĉiu povas malmultekoste pruntepreni jakton, remboaton aŭ akvobiciklon por agrable navigi tra Jamno-lago. Eblas ankaŭ transiri la lagon sur la ferdeko de atrakcia promenŝipo kaj de elŝipiĝejo per urba buso veturi al Koszalin.

Esperantistoj el diversaj landoj havos okazon prezenti propran programon. Ni petas do kunporti al MIELNO diversajn esperantaĵojn, sonkasedojn kun belaj kanzonoj, E-videofilmojn, ktp. Ni atendas ankaŭ vian bonan humoron en Mielno.

L O Ĝ L O K O: GASTAMA RIPOZCENTRO de POPOLAJ SPORTTEAMOJ. A D R E S O : 76- 032 MIELNO, str. Mickiewicza 3. (facile atingebla per busetoj). Tiu ĉi ripozcentro, nomata ankaŭ Sporta Hotelo, konsistas el 5 duetaĝaj domoj kun sunterasoj, estas ĉirkaŭbarita kaj garantias al ĉiuj aŭtoposedantoj sekuran aŭtoparkon. Ĝi situas ĉ. 150 m de JAMNO-lago kaj ĉ. 75 m de la sabloza strando.

L O Ĝ K O N D I Ĉ O J: Loĝado nur en dulitaj
, bone ekipitaj ĉambroj kun propraj lavujoj. En ĉiu koridoro estas 4 ĉambroj kaj 2 duŝejoj, eblas saŭni, bilardi, kafumi ktp.


Surloke troviĝas: belega manĝejo, kunvenejo, diskejo kaj florornamita korto kun multaj sidlokoj por ripozi, babili, kanti. En la ripozcentro ne ekzistas unulitaj ĉambroj. Geedzaj paroj loĝos grandparte en duĉambraj apartamentoj kun propra banĉambro.

PARTOPRENKOTIZO: inkluzivas oportunan loĝadon, bongustajn manĝojn (tri manĝoj potage), kongresajn materialojn kaj riĉan E-programon kun 2 busaj ekskursoj, sed bedaŭrinde nenian s a n a s e k u r o n.

PARTOPRENKOTIZO  VARIAS  DEPENDE  de  ALIĜTEMPO kaj egalas al:
        A                                    B
160eŭro (ĉ.520 PLN)     240 eŭro    (aŭ egalvaloro)  -   aliĝo ĝis la 30.02.
2010 jaro
170 eŭro (ĉ.540 PLN)     250 eŭro
    (aŭ egalvaloro)  -   aliĝo ĝis la 30.03.2010 jaro
180 eŭro (ĉ.560 PLN)     260 eŭro
    (aŭ egalvaloro)  -   aliĝo ĝis la 30.04.2010 jaro
TARIFO:  A -   por samideanoj el ekssocialismaj landoj,
el Azio kaj Afriko,  
                  B -   por  esperantistoj el ceteraj landoj (ankaŭ el iama GDR),
Post la 30a de aprilo 2010 jaro ni ne garantias akcepton de aliĝiloj.

A L I Ĝ M A N I E R O : Plenumitan aliĝilon oni devas sendi kiel eble plej frue al: Pola Esperanto-Asocio, Box 30, 75- 016, Koszalin 1. Eblas ankaŭ sendi ĝin rete al ĈEP-organizanto. Poloj devas sendi ankaŭ devigan antaŭpagon
(50 PLN).


La aranĝo komenciĝos de la tagmanĝo (la 15an de junio) kaj finiĝos post la matenmanĝo (la 23an de junio). Mi jam mendis por la aranĝo belan veteron.
A L V E N O : Oni povas veni Mielnon jam la 14an de junio posttagmeze. FORVETURO HEJMEN: la 23an de junio antaŭtagmeze (eĉ posttagmeze).

KARAJ GESAMIDEANOJ, ne perdu la okazon, venu MIELNON kaj partoprenu la 32an ĈEBALTAN ESPERANTISTAN PRINTEMPON. Ĝi estos samtempe la 20a, ĈEP-aranĝo organizata sinsekve fare de la ĝisnuna ĈEP-organizanto.

La aranĝo verŝajne impresos vin forte pro neripetebla Esperantista etoso kaj pro interesa kaj riĉa E-programo. Dum la aranĝo vi povos profundigi vian lingvokonon, ligi novajn amikajn kontaktojn kaj agrable pasigi la tempon ĉe la Balta Maro.

Memoru, ke oni povas aliĝadi rete. Tiun ĉi informilon sekvas aliĝilo, kiun vi povas senprobleme kopii por viaj gefamilianoj aŭ geamikoj. Ĉi jare mi sendos al neniu informojn pri la aranĝo en kovertoj. Estu do tre afablaj kaj sciigu viajn geamikojn pri la 32a ĈEP en Mielno. Mi anticipe dankas vin pro via afableco.

KORESPONDADRESO: POLA ESPERANTO-ASOCIO, BOX 30,  75-016 Koszalin-1 Pollando, poŝtelefono al ĈEP-organizanto:     +48 / (0) 503- 417- 825.
RETADRESOJ:
barslavo@poczta.onet.pl    barslavo@wp.pl

Memoru, ke tiu ĉi INFORMILO TROVIĜAS ANKAŬ EN NIA RETEJO: www.esperanto.koszalin.pl La informilon sekvas aliĝilo, kiun oni povas senprobleme kopii aŭ tuj plenumi kaj resendi al mi.

KARAJ GESAMIDEANOJ - ĜIS LA RENKONTIĜO EN MIELNO.

ĈEP organizanto     

reveno al ĉefa paĝo

Ĉi tie klaku por aperigi aliĝilon al la 32-a ĈEP (en la versio .doc)