POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN
poŝtkesto 30. 75-016 KOSZALIN-1. POLLANDO
poŝtelefono: +48/ 503-417-825 emailo: barslavo@poczta.onet.pl
LA 31-a ĈEBALTA ESPERANTISTA PRINTEMPO
MIELNO (PL) 09.06. – 17.06. 2009 jaro

                                Pola Esperanto-Asocio Filio en KOSZALIN organizas en la tagoj 9-17 de junio 2009 jaro la 31-an ĈEBALTAN ESPERANTISTAN PRINTEMPON kun riĉa kaj varia E-PROGRAMO. Tiu ĉi internacia E-aranĝo okazos en la atrakcia ripozloko MIELNO, pitoreske situanta inter BALTA MARO kaj JAMNO – lago, 12 km nordokcidente de la distrikta kaj vizitinda urbo KOSZALIN.
Pri atrakcio de MIELNO decidas ĉefe la naturaj valoroj: sabloriĉa strando kun altiĝantaj dunoj, verda strio de pinarbaro, granda lago kaj saniga mikroklimato kun aero saturita de jodo. Ne mankas en Mielno distraĵoj, oni povas tie agrable sin amuzi.

En la programo de la 31-a ĈEP troviĝos: diversaj prelegoj kun videofilmoj, prezentado de interesaj fotoj, ĉiutaga lingvoperfektigado por progresintoj kaj por komencantoj (gvidota per rekta metodo), kantado kun akordiona akompano, du busaj ekskursoj al vizitindaj urboj, gimnastikado, dancado, skeĉoprezentado ktp.
Ni petas kunporti al MIELNO diversajn esperantaĵojn, sonkasedojn kun belaj kanzonoj, E-videofilmojn, ktp. Antaŭ ĉio ni atendas en Mielno vian gajan humoron.

Antaŭtagmeze ĉiu havos sufiĉe da tempo por regeneri sian sanon dum aktiva ripozado: promenado, biciklado, naĝado. En Mielno eblas naĝi en kvar tegitaj naĝejoj kun varmigata marakvo, sed tiu plezuro estas aparte pagenda. Oni povas ankaŭ malmultekoste pruntepreni jakton, remboaton aŭ akvobiciklon por agrable navigi tra Jamno-lago. Naturamantoj povas sunumi sur la proksima naturista strando.

L O Ĝ L O K O:  GASTAMA  RIPOZCENTRO  de  POPOLAJ  SPORTTEAMOJ.
A D R E S O :  76- 032 MIELNO,
str. Mickiewicza 3. (facile atingebla per busoj).
Tiu ĉi ripozcentro, nomata ankaŭ Sporta Hotelo, konsistas el 5 duetaĝaj domoj kun sunterasoj, estas ĉirkaŭbarita, garantias al aŭtoposedantoj sekuran aŭtoparkon.
Ĝi situas ĉ. 150 m de JAMNO-lago kaj  ĉ. 80 m  de la sabloza strando.

L O Ĝ K O N D I Ĉ O J:  Loĝado
nur en dulitaj, bone ekipitaj ĉambroj. En ĉiu koridoro troviĝas 4 ĉambroj kaj 2 duŝejoj, eblas saŭni, bilardi, kafumi ktp.
SURLOKE ESTAS
: belega manĝejo, kunvenejo, diskejo kaj florornamita korto kun multaj sidlokoj por ripozi, babili kaj kanti. En la ripozcentro ne ekzistas unulitaj ĉambroj.
Geedzaj paroj loĝas grandparte en duĉambraj apartamentoj kun propra banĉambro.
 

PARTOPRENKOTIZO: inkluzivas oportunan loĝadon,
bongustajn manĝojn (tri manĝoj potage), kongresajn materialojn kaj riĉan E-programon kun 2 busaj ekskursoj sed  bedaŭrinde nenian   s a n a s e k u r o n.

PARTOPRENKOTIZO  VARIAS  DEPENDE  de  ALIĜTEMPO kaj egalas al:
        A                                    B

162 eŭro (ĉ.520 PLN)     240 eŭro    (aŭ egalvaloro)  -   aliĝo ĝis la 30.02.
2009 jaro
170 eŭro (ĉ.540 PLN)     250 eŭro
    (aŭ egalvaloro)  -   aliĝo ĝis la 30.03.2009 jaro
175 eŭro (ĉ.555 PLN)     260 eŭro
    (aŭ egalvaloro)  -   aliĝo ĝis la 30.04.2009 jaro
TARIFO:  A -   por samideanoj el ekssocialismaj landoj,
el Azio kaj Afriko,  
                  B -   por  esperantistoj el ceteraj landoj (ankaŭ el iama GDR),

A T E N T O N : Post la 30 de aprilo 2009ni ne garantias akcepton de aliĝiloj.

A L I Ĝ M A N I E R O : Oni devas precize plenigi la kunmetitan aliĝilon kaj resendi ĝin kiel eble plej frue al ĈEP- ORGANIZANTO. La aranĝo komenciĝos de la tagmanĝo (la 9-an de junio) kaj finiĝos post la matenmanĝo (la 17-an de junio).
A L V E N O
: Oni povas veni Mielnon jam la 8-an de junio posttagmeze. FORVETURO HEJMEN: la 17-an de junio antaŭtagmeze kaj eĉ posttagmeze.

KARAJ GESAMIDEANOJ, ne perdu la okazon, venu MIELNON kaj partoprenu la 31-an  ĈEBALTAN  ESPERANTISTAN  PRINTEMPON.
La aranĝo impresos vin forte pro neripetebla  Esperantista etoso kaj riĉa E-programo. Ĝi donos al vi ankaŭ bonan okazon por profundigi vian lingvokonon, ligi novajn amikajn kontaktojn kaj regeneri vian sanstaton, danke al aero saturita de jodo.

MEMORU! Ju pli frue vi aliĝos des pli malalta estos via partoprenkotizo. Tiun ĉi informilon sekvas aliĝilo, kiun vi povas senprobleme kopii por viaj gefamilianoj aŭ geamikoj. Pro via populariga agado mi anticipe dankas vin.

Atenton! La partoprenkotizon ĉiuj senescepte pagos en Mielno, tuj post la alveno. Polaj esperantistoj devas sendi antaŭpagon egalantan al 50 PLN.
Antaŭpago ne estas repagebla, sed ĝi estas transdonebla al alia persono.

KORESPONDADRESO: POLA ESPERANTO-ASOCIO, BOX 30,  75-016 Koszalin-1 Pollando, poŝtelefono al ĈEP-organizanto:     +48 / (0) 503- 417- 825.
RETADRESOJ:
barslavo@poczta.onet.pl    barslavo@wp.pl

ORGANIZA KOMITATO     

reveno al ĉefa paĝo

Ĉi tie klaku por aperigi aliĝilon al la 31-a ĈEP (en la versio .doc)