POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN
poŝtkesto 30. 75-016 KOSZALIN-1. POLLANDO
poŝtelefono: +48/ 503-417-825 emailo: barslavo@poczta.onet.pl
LA 31-a ĈEBALTA ESPERANTISTA PRINTEMPO
MIELNO (PL) 10.06. – 18.06. 2008 jaro

                                Pola Esperanto-Asocio Filio en KOSZALIN organizas en la tagoj 10-18 de junio 2008 jaro la 30-an ĈEBALTAN ESPERANTISTAN PRINTEMPON kun riĉa kaj varia E-PROGRAMO. Tiu ĉi internacia E-aranĝo okazos en la atrakcia kaj ĉarmoplena ripozloko MIELNO, pitoreske situanta inter BALTA MARO kaj JAMNO – lago, 12 km nordokcidente de la distrikta kaj vizitinda urbo KOSZALIN. Pri atrakcio de MIELNO decidas ĉefe la naturaj valoroj: sabloriĉa strando kun altiĝantaj dunoj, verda strio de pinarbaro, granda lago kaj saniga mikroklimato kun aero saturita de jodo. Ne mankas en Mielno distraĵoj, oni povas tie agrable sin amuzi.

En la programo de la 30-a ĈEP troviĝos: interesaj prelegoj kun videofilmoj, busaj ekskursoj al vizitindaj lokoj, ĉiutaga kantado, dancado, lingvoperfektigado ktp. Antaŭtagmeze ĉiu havos sufiĉe da tempo por regeneri sian sanon dum aktiva ripozado: promenado, biciklado, naĝado, sunumado. Oni povas sunumi ankaŭ sur la proksima naturista strando, kreanta veran paradizon por naturamantoj. En Mielno eblas naĝi en kvar tegitaj naĝejoj kun varmigata marakvo, sed tiu plezuro estas aparte pagenda. Ĉiu povas malmultekoste pruntepreni jakton, remboaton aŭ akvobiciklon por agrable navigi tra JAMNO-lago.

Esperantistoj el diversaj landoj havos okazon prezenti propran programon. Ni petegas kunporti al MIELNO diversajn esperantaĵojn, sonkasedojn kun belaj kanzonoj, E-videofilmojn, interesajn fotojn sur CD-disko, ktp.

L O Ĝ L O K O:  GASTAMA  RIPOZCENTRO  de  POPOLAJ  SPORTTEAMOJ.
A D R E S O :  76- 032 MIELNO,
str. Mickiewicza 3. (facile atingebla per busoj).
Tiu ĉi ripozcentro, nomata ankaŭ Sporta Hotelo, konsistas el 5 duetaĝaj domoj kun sunterasoj, estas ĉirkaŭbarita kaj garantias al aŭtoposedantoj sekuran aŭtoparkon. Ĝi situas ĉ. 150 m de JAMNO-lago kaj  ĉ. 75 m  de sabloza strando.
L O Ĝ K O N D I Ĉ O J:  Loĝado
nur en dulitaj, bone ekipitaj ĉambroj kun propraj lavujoj. En ĉiu koridoro estas 4 ĉambroj kaj 2 duŝejoj, eblas saŭni, bilardi, kafumi ktp.
SURLOKE TROVIĜAS
: belega manĝejo, kunvenejo, diskejo kaj florornamita korto kun multaj sidlokoj por ripozi, babili kaj kanti. En la ripozcentro ne ekzistas unulitaj ĉambroj. Geedzaj paroj loĝas grandparte en duĉambraj apartamentoj kun propra banĉambro. Se iu nepre deziras loĝi sola, devas pagi aldone la dormokostojn por la dua libera lito.
PARTOPRENKOTIZO: inkluzivas oportunan loĝadon,
bongustajn manĝojn (tri manĝoj potage), kongresajn materialojn kaj riĉan E-programon kun 2 busaj ekskursoj sed  bedaŭrinde nenian   s a n a s e k u r o n.
PARTOPRENKOTIZO  VARIAS  DEPENDE  de  ALIĜTEMPO kaj egalas al:
        A                                    B

150 eŭro (ĉ.520 PLN)     240 eŭro    (aŭ egalvaloro)  -   aliĝo ĝis la 30.03.
2008 jaro
160 eŭro (ĉ.555 PLN)     250 eŭro
    (aŭ egalvaloro)  -   aliĝo ĝis la 30.04.2008 jaro
165 eŭro (ĉ.575 PLN)     255 eŭro
    (aŭ egalvaloro)  -   aliĝo ĝis la 25.05.2008 jaro
TARIFO:  A -   por samideanoj el ekssocialismaj landoj,
el Azio kaj Afriko,  
                  B -   por  esperantistoj el ceteraj landoj (ankaŭ el iama GDR),

A T E N T O N : Post la 25-a de majo 2008 jaro organizantoj ne garantias
akcepton de aliĝiloj. Eksterlandaj esperantistoj pagos la partoprenkotizon en Mielno kaj POLOJ devas ĝiri antaŭpagon 50 PLN en la bankokonton de PEA, Filio en Koszalin aŭ pli simple sendi ĝin per monasigno je la poŝtadreso, troviĝanta en ALIĜILO, punkto 13.

A L I Ĝ M A N I E R O : Oni devas precize plenigi la aliĝilon kaj resendi ĝin kiel eble plej frue al ĈEP- ORGANIZANTO.
La aranĝo komenciĝos de la tagmanĝo (la 10-an de junio) kaj finiĝos post la matenmanĝo (la 18-an de junio).

A L V E N O
: Oni povas veni Mielnon jam la 9-an de junio ek de la 16-a horo. FORVETURO HEJMEN: la 18-an de junio antaŭtagmeze kaj eĉ posttagmeze.

MIELNO estas facile atingebla per diversaj trafikiloj. De Koszalin al MIELNO cirkulas urbaj busoj N-ro 1. (BUSHALTEJO troviĝas apud koŝalina stacidomo). En MIELNO oni devas elaŭtobusiĝi ĉe la tria bushaltejo kaj post dekkelkaj paŝoj iri maldekstren, laŭ nia direktomontrilo kun VERDA STELO. Oni povas veni MIELNON ankaŭ per unu el pluraj minibusoj, starantaj ĉe koŝalina stacidomo. Se estos kun vi almenaŭ unu esperantist/-in/o, ŝoforo pretas transporti vin al SPORTA HOTELO.

KARAJ GESAMIDEANOJ, ne perdu la okazon, venu MIELNON kaj partoprenu la 30-an  JUBILEAN ĈEBALTAN  ESPERANTISTAN  PRINTEMPON.
La aranĝo impresos vin forte pro neripetebla  Esperantista etoso kaj riĉa E-programo. Ĝi donos al vi bonegan okazon por profundigi vian lingvokonon, ligi novajn amikajn kontaktojn kaj agrable pasigi la tempon ĉe la Balta Maro.

Oni povas ankaŭ aliĝadi rete. Tiun ĉi informilon sekvas  aliĝilo , kiun vi povas senprobleme kopii por viaj gefamilianoj aŭ geamikoj. INFORMILOJ pri la 30a ĈEP-aranĝo ne estos dissendataj, kiel kutime, al unuopaj esperantistoj, do mi petegas sciigi viajn polajn kaj eksterlandajn geamikojn pri la 30a Jubilea ĈEP.

KORESPONDADRESO: POLA ESPERANTO-ASOCIO, BOX 30,  75-016 Koszalin-1 Pollando, poŝtelefono al ĈEP-organizanto:     +48 / (0) 503- 417- 825.
RETADRESOJ:
barslavo@poczta.onet.pl    barslavo@wp.eu

ORGANIZA KOMITATO     

reveno al ĉefa paĝo

Ĉi tie klaku por aperigi aliĝilon al la 30-a ĈEP (en la versio .doc)