| 
   
          
                         Pola Esperanto-Asocio Filio en KOSZALIN organizas
  en la tagoj 12-20 de junio 2007 jaro la 29-an ĈEBALTAN 
  ESPERANTISTAN PRINTEMPON kun riĉa kaj varia E-PROGRAMO. Tiu ĉi 
  internacia E-aranĝo okazos en la atrakcia kaj ĉarmoplena ripozloko MIELNO, 
  pitoreske situanta inter BALTA MARO kaj JAMNO – lago, 12 km nordokcidente de 
  la distrikta kaj vizitinda urbo KOSZALIN.     Pri 
  atrakcio de MIELNO decidas ĉefe la naturaj valoroj: sabloriĉa 
  strando kun altiĝantaj dunoj, verda strio de pinarbaro, granda lago kaj saniga 
  mikroklimato kun aero saturita de jodo. Ne mankas en Mielno distraĵoj, oni 
  povas tie agrable sin amuzi. 
  
  En la 
  programo de la 29-a ĈEP troviĝos: 
  interesaj prelegoj kun 
  videofilmoj,  konkursoj kun valoraj premioj, ekskursoj al vizitindaj lokoj,  
  ĉiutaga  kantado, dancado kaj lingvoperfektigado. Antaŭtagmeze ĉiu havos 
  sufiĉe da tempo por regeneri sian sanon dum aktiva ripozado: promenado, 
  biciklado, naĝado, sunumado. Oni povas 
  sunumi ankaŭ sur la proksima naturista strando, kreanta veran paradizon por 
  naturamantoj. En Mielno eblas naĝi en kvar tegitaj naĝejoj kun varmigata 
  marakvo, sed tiu plezuro estas aparte pagenda. Ĉiu povas malmultekoste 
  pruntepreni jakton, remboaton aŭ 
  akvobiciklon por agrable navigi tra JAMNO-lago. 
  
  Esperantistoj el diversaj landoj 
  havos okazon prezenti  propran programon. 
   Ni petas kunporti al MIELNO diversajn esperantaĵojn, sonkasedojn kun belaj 
  kanzonoj, E-videofilmojn, ktp. 
  
  L O Ĝ L O K O: 
  GASTAMA  RIPOZCENTRO  de  POPOLAJ  SPORTTEAMOJ. 
  A D R E S O :  76- 032 MIELNO,
  str. Mickiewicza 3. 
  (facile atingebla per busoj). 
  Tiu ĉi 
  ripozcentro, nomata ankaŭ 
  Sporta Hotelo, konsistas el 
  5 duetaĝaj domoj kun sunterasoj, estas ĉirkaŭbarita kaj 
  garantias al aŭtoposedantoj sekuran aŭtoparkon. Ĝi situas ĉ. 150 m 
  de JAMNO-lago kaj  ĉ. 75 m  de sabloza strando. 
  L O Ĝ K O N D I Ĉ O J:  Loĝado
  nur en dulitaj, bone ekipitaj ĉambroj kun propraj lavujoj. En ĉiu 
  koridoro estas 4 ĉambroj kaj 2 duŝejoj, eblas saŭni, 
  bilardi, kafumi ktp. 
  SURLOKE TROVIĜAS: 
  belega manĝejo, kunvenejo, diskejo kaj florornamita korto kun multaj sidlokoj 
  por ripozi, babili kaj kanti. En la ripozcentro ne ekzistas unulitaj ĉambroj. 
  Geedzaj paroj loĝas grandparte en duĉambraj apartamentoj kun propra banĉambro.
  Se iu nepre deziras loĝi sola, devas pagi aldone la dormokostojn por la dua 
  libera lito. 
   
  PARTOPRENKOTIZO: 
  inkluzivas oportunan loĝadon, 
  bongustajn manĝojn (tri manĝoj potage), kongresajn 
  materialojn kaj riĉan E-programon kun 2 busaj ekskursoj sed  bedaŭrinde 
  nenian   s a n a s e k u r o n. 
  PARTOPRENKOTIZO  VARIAS  DEPENDE  de  ALIĜTEMPO kaj egalas al: 
         
  A                  B 
  140 eŭro      230 eŭro    (aŭ egalvaloro)  -   aliĝo ĝis la
  30.03.2007 
  jaro 
  150 eŭro      240 eŭro    (aŭ egalvaloro)  -   aliĝo ĝis la 
  30.04.2007 
  jaro 
  160 eŭro      
  250 eŭro    (aŭ 
  egalvaloro)  -   aliĝo ĝis la 
  30.05.2007 
  jaro 
  TARIFO:  A
  - 
    por samideanoj el 
  ekssocialismaj landoj,
  el Azio kaj Afriko,    
                   
  B
  -   por  
  esperantistoj el ceteraj landoj (ankaŭ 
  el iama GDR), 
  
    
      | 
       
      A T E N T O N 
      : Post la 25-a de majo 2007 jaro 
      organizantoj ne garantias 
      akcepton de aliĝiloj. Ni rememorigas al poloj, ke
      antaŭpago 
      ne estas repagebla, sed ĝi estas transdonebla al alia persono.  | 
     
   
  
  A L I Ĝ M A N I E R O 
  : Oni devas 
  precize plenigi la kunmetitan aliĝilon kaj resendi ĝin kiel eble 
  plej frue al ĈEP- ORGANIZANTOJ. 
  Ĉiuj aliĝintoj el Pollando devas ĝiri antaŭpagon de 100 PLN (polaj zlotoj) 
  en la banko-konton de Pola Esperanto-Asocio, Filio en Koszalin. 
  La aranĝo komenciĝos de la tagmanĝo (la 12-an de junio) kaj finiĝos post la 
  matenmanĝo (la 20-an de junio).  
  A L V E N O 
  : Oni povas veni Mielnon jam la 11-an de junio posttagmeze. FORVETURO 
  HEJMEN:  la 20-an de 
  junio antaŭtagmeze kaj eĉ posttagmeze. 
  MIELNO  estas facile atingebla per diversaj trafikiloj. 
  De  KOSZALIN  al  MIELNO 
  cirkulas urbaj busoj N-ro 1. (BUSHALTEJO troviĝas apud 
  koŝalina stacidomo). 
  En MIELNO oni devas 
  elaŭtobusiĝi ĉe la tria bushaltejo kaj post dekkelkaj paŝoj iri 
  maldekstren, laŭ  nia direktomontrilo kun VERDA STELO. 
  Oni povas veni MIELNON ankaŭ 
  per unu el pluraj minibusoj, starantaj ĉe koŝalina 
  stacidomo. Se estos kun vi 
  almenaŭ unu esperantist/-in/o, 
  ŝoforo  volonte transportos vin al 
  SPORTA HOTELO. 
                          
  KARAJ 
  GESAMIDEANOJ, ne perdu la okazon, venu MIELNON kaj
  partoprenu la 29-an  ĈEBALTAN  ESPERANTISTAN  PRINTEMPON. 
  La aranĝo impresos vin forte pro neripetebla  Esperantista etoso kaj 
  riĉa E-programo. Ĝi donos al vi bonegan okazon por profundigi vian lingvokonon, 
  ligi novajn amikajn kontaktojn kaj agrable pasigi la tempon ĉe la Balta Maro.
   
  Ju pli frue vi aliĝos, des pli bonan ŝancon vi havos por ricevi pli belajn 
  ĉambrojn. 
  
  Oni povas  ankaŭ 
  aliĝadi rete. Tiun ĉi informilon sekvas  aliĝilo. 
  (unu por ĉiuj) 
   |